Ludu

La 636-a E-elsendo el la 28.03.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– Jam la 53-an fojon ni proponas hodiaŭ fragmenton de la romano de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– Komencaj aktualaĵoj koncernas bonajn ekonomiajn prognozojn por Pollando flanke de kredittaksa agentejo Moody’s, novan investaĵon de Amazon en Pollando kaj dume daŭre fermitan liberan limtrafikon kun Rusio.
– La sciencbultena temo raportas pri esploroj indikantaj, ke geedzoj malsame ol personoj divorcintaj aŭ vidviĝintaj estas pli sanaj.
– Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon „Sin skribi” de Morice Benin el la KD „In-Spir’ „ eldonita de Vinilkosmo.
La aktualaĵoj kaj la scienbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
La akompana al ĉi tiu informo foto el la Interreto referencas al la sciencaj esploroj pri sanfavoraj sekvoj de geedzeco. Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/watch?v=pUtid2NyHno&t=1s