Ludu

La 634-a E-elsendo el la 21.03.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– Dima Ŝevĉenko kaj Ana Striganova, la novaj redaktoroj de la revuo „Eperanto” estas niaj antaŭmikrofonaj gastoj. Interparolante kun ili pasintsemajne ni demandis pri iliaj redaktaj planoj kaj ambicioj. Ni interparolis ankaŭ pri la papera (pdf-formata) kaj la reta eldonoj de la revuo kaj pri la aprila numero. Marde matene venis la informo, ke ĝi troviĝas jam en la reto. Bela surprizo lige kun la planita por hodiaŭ interparolo.
– Komencaj aktualaĵoj liveras informojn pri la pasintsemajna renkontiĝo G20, en kiu la unuan fojon partoprenis Pollando; pri nemoveblaĵa Oskaro por Warsaw Spire; pri preparoj al la 90-jariĝo de la varsovia ZOO.
– La sciencbultenaj temoj informas pri la pola kontribuo al rapida diagnozo de postradiada malsano kaj pri la detruefika rolo de preparaĵoj kun la uzo de UV-filtriloj por koraloj.
– Muzike ni memorigas la malnovan furorkanzonon „Apudmoskvaj vesperoj” en la E-vesto.
La aktualaĵoj kaj la scienbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” eksterelsende aŭdiĝas interparolo kun niaj antaŭmikrofonaj gastoj.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/watch?v=FY65nhBo3MA&t=9s
La akompana al ĉi tiu informo foto el la Interreto prezentas la premiitan varsovian oficejan komplekson Warsaw Spire.