Ludu

La 632-a E-elsendo el la 14.03.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– Jam post unu monato, la 14-an de aprilo 2017 pasos la 100-a mortodatreveno de la lingvokreinto, Ludoviko Zamenhof. La datreveno aŭspiciita de Unesko estas solenata i.a. en la tuta E-komunumo. Nia hodiaŭa gasto, estas la prezidantino de Itala E-Federacio, Michela Lipari, kun kiu ni interparolas pri eventoj kaj planoj ligitaj kun la Jaro en Italio.
– Komencaj aktualaĵoj enhavas informojn pri la 65-jariĝo de la Studumo de la Pola Lingvo por Eksterlandanoj, funkcianta en Lodzo; pri la interesa fondaĵo „Lerni de Justuloj”, pri la helpo donata de la organizaĵo Caritas Polska al siriaj kristanoj.
– La sciencbultenaj temoj koncernas malkovron de finnaj sciencistoj pri elektro i.a. el la lumo kaj pri dependeco inter psika sano de homo kaj kontaktoj kun la naturo.
– Hodiaŭ en nia elsendo la faman poemon de Ludoviko Zamenhof „Ho, mia kor’ „ interpretas Ĵomart kaj Nataŝa. Krome kantas Manuel Rovere „Mia preĝo” el sia KD „Dankas mi la vivon”.
La aktualaĵoj kaj la scienbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” eksterelsende aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D.
La akompana al ĉi tiu informo foto el la Interreto prezentas diplomon kaj medalon „Justuloj inter la Nacioj de la Mondo” atribuitajn al la familio de Maria kaj Józef Próchniewicz reference al unu el niaj aktualaĵoj.