Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 629-a E_elsendo el la 03.03.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En la komenca kulturtema kroniko ni informas pri elekto de la nacia legaĵo por la septembra Tago de la Nacia Legaĵo kaj pri premio atribuita dum la Tago de la Gepatra Lingvo, pri la atribuo de Kilar-Premio al kanada filmkomponisto Howard Shore kaj pri la daŭranta en Varsovio 8-a Karesma Festivalo.
– En la E-komunuma segmento ni notas du forpasojn, kiuj dekumis la E-komunumon fine de februaro. En Innsbruck, Aŭstrio mortis prof. Herman M. Ölberg i.a. interlingvisto kaj esperantologo, en Koszalin, Pollando Czesław Baranowski la meritplena E-aganto, i.a. multfoja organizinto de Ĉebaltaj E-Printempoj.
– Fine de la elsendo aŭdiĝas Leterkesto.
– Muzike ni prezentas en fragmentoj du kanzonojn „La dimanĉaj fotoj” de Eric Languillat el la KD „Inicialoj dc urbano” kaj „Sonon de la vivo” de Jonny M. el la KD „Regestilo”, ambaŭ eldonitaj de Vinilkosmo.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.
– La akompana al ĉi tiu programinformo prezentas (el la Interreto) teatran afiŝon por la spektaklo „La nupto” en la Pola Teatro en Varsovio en 2015.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en la jutubo: https://www.youtube.com/watch?v=46RhFsf15Zk&feature=em-upload_owner

Play

Unu komento al E_elsendo el la 03.03.2017

  • Paulo Sergio Vana skribis:

    Denove vi informas, ke en Pollando oni praktikas komunajn legadojn de iuj verkoj.rekomendataj al la tuta loghantaro. Jen mi konsideras tion elmontro de vere edukita socio. Ni chiam ricevas belajn instruojn per viaj programoj! Dankon, denove!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *