Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 627-a E_elsendo el la 24.02.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En la komenca kulturtema kroniko ni informas pri antaŭnelonge retrovita nova fotografaĵo de la pola komponisto Frederiko Chopin, kies 207-an naskiĝdatrevenon ni solenas en la ĵusaj tagoj. Ni informas krome pri la kreiĝanta Salono de Fervoja Tradicio ĉe la stacidomo de Toruno (la norda Pollando).
– Kultura temaro sekvas en interparolo kun nia redakcia kolego, Maciej Jaskot kiu rakontas pri la menciita de ni festivalo „Opera Rara” en Krakovo, kiun ni partoprenis kaj pri sia prelego en unu el la varsoviaj salonoj de elektronika muziko, libro kaj gazetaro, la t.n. Empik, pri historio laŭ ŝatataj pentraĵoj de la hispana arto, pri baldaua trarigardo de hispanlingvaj filmoj en Varsovio.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri Zamenhof-Jaraj planoj en la pola urbo Słupsk kaj en la germana Herzberg am Harz.
– La akompana foto prezentas la antaŭnelonge retrovitan novan fotografaĵon de Frederiko Chopin, kiu devenas el la Interreto.
– Muzike ni citas el la Minute Walz opuso 64 numero 1 de Frederiko Chopin kaj el muziko por la filmo Desperado.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas interparolo kun Maciej Jaskot.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en la jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 24.02.2017

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    Al mi plaĉas la tuta programo, kiel ĉiam. La foto de Chopin fakte estas impresa, pro la esprimoplena mieno de la granda artisto. Kaj la intervjuo kun Jaskot estas bonega! Liaj parolmaniero kaj klereco estas eminentaj. Li povus okupi kelkminutan rubrikon en ĉiu programo: pri la hispana kulturo, ekzemple!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *