Ludu

La 627-a E_elsendo el la 24.02.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En la komenca kulturtema kroniko ni informas pri antaŭnelonge retrovita nova fotografaĵo de la pola komponisto Frederiko Chopin, kies 207-an naskiĝdatrevenon ni solenas en la ĵusaj tagoj. Ni informas krome pri la kreiĝanta Salono de Fervoja Tradicio ĉe la stacidomo de Toruno (la norda Pollando).
– Kultura temaro sekvas en interparolo kun nia redakcia kolego, Maciej Jaskot kiu rakontas pri la menciita de ni festivalo „Opera Rara” en Krakovo, kiun ni partoprenis kaj pri sia prelego en unu el la varsoviaj salonoj de elektronika muziko, libro kaj gazetaro, la t.n. Empik, pri historio laŭ ŝatataj pentraĵoj de la hispana arto, pri baldaua trarigardo de hispanlingvaj filmoj en Varsovio.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri Zamenhof-Jaraj planoj en la pola urbo Słupsk kaj en la germana Herzberg am Harz.
– La akompana foto prezentas la antaŭnelonge retrovitan novan fotografaĵon de Frederiko Chopin, kiu devenas el la Interreto.
– Muzike ni citas el la Minute Walz opuso 64 numero 1 de Frederiko Chopin kaj el muziko por la filmo Desperado.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas interparolo kun Maciej Jaskot.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en la jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D