Ludu

La 626-a E-elsendo el la 21.02.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– Inter la nunjaraj prelegantoj de la februara sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano troviĝis ankaŭ prof. Vilmos Benczik, kiu gvidis tie i.a. Literaturan Kurson. Tio estis la okazo por mallonge renkontiĝi antaŭ nia mikrofono.
– Ekde la lasta lundo ĝis dimanĉo inkluzive daŭras Semajno de Internacia Amikeco. Tio estas la okazo ne nur saluti niajn geaŭskultantojn, sed ankaŭ atentigi pri la mesaĝo de la 49-jara jam E-komunuma festado. De 18 jaroj esperantistoj aliĝas krome al la solenadoj de la pasanta la 21-an de februaro Tago de la Gepatra Lingvo. Tiu temo speguliĝas en la programo ankaŭ kun ekzemploj de la porokazaj eventoj en Pollando.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al plano, ke ĉiujn polajn lernejojn ekde 2018 ligu interreta konekto kaj al la raporto pri la dependeco inter vivolongo de poloj kaj ilia klereco.
– La sciencbultenaj temoj traktas la esplorprojekton pri perturboj de la korritmo de poloj kaj instrukciadon de polaj specialistoj pri hortiterapio.
La aktualaĵoj kaj la scienbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” estas aŭskultebla eksterelsende interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
– Hodiaŭ muzikornamon de la programo konsistigas fragmentoj de la kantoj „Samideano” de Eterne Rima el la KD de Vinilkosmo kaj „Letero” de Ĵomart kaj Nataŝa el ilia „Ruĝa Albumo.” Aŭdiĝas krome fragmente pola popola kanto „Ruĝaj koraloj”.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D.
La akompana al ĉi tiu informo foto prezentas la tradician simbolon de la E-komunuma Semajno de Internacia Amikeco.