Ludu

La 621-a E-elsendo el la 03.02.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– En nia ĉi-semajna felietono pri koninda polo ni memorigas la figuron de la forpasinta antaŭ kvin jaroj pola Nobel-premiitino, Wisława Szymborska prezentante krome en la E-traduko ŝian poeziaĵon „Kato en malplena loĝejo” verkitan post la morto de ŝia partnero Kornel Filipowicz en 1990.
– La kultura kroniko alportas informon ligitan kun la heroino de nia felietono, pri la 500-paĝa eldono de ŝiaj prozaĵoj en Hispanio. Ni informas krome pri la nunjara eldono de la festivalo „Opera Rara” en Krakovo kaj pri restaŭrigita varsovia naskiĝdomo de Maria Skłodowska-Curie, kies 150-a naskiĝdatreveno pasos ĉi-aŭtune.
– La E-komunuma segmento liveras informon pri la komenciĝonta venontsemajne 5-monata reta E-kurso de la Jagelona Universitato sub la gvido de Maria Majerczak (goo.gl/x1S3AH).
Ni informas pri novaj skanaĵoj de Esperantomuzeo kaj de la Kolekto por Planlingvoj (http://data.onb.ac.at/rec/AC01262463; http://data.onb.ac.at/rec/AC02733406; http://data.onb.ac.at/rec/AC00650520; http://data.onb.ac.at/rec/AC05003222; http://data.onb.ac.at/rec/AC03512601) kaj Verkoj (1887-1930) de Ludoviko Zamenhof: https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/ludwik-l-zamenhof/
– Muzike ni informas pri la fizika aperigo de la KD “Kreaktiva” de Jonny M mendebla ĉe Vinilkosmo.
– La akompana foto ĉe la programinformo prezentanta la enmanigon de Nobel-premio al Wisława Szymborska devenas el la Interreto.
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en la jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D