Hodiaŭ pasas la 72-a datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo Aŭchwitz-Birkenaŭ fare de la Ruĝa Armeo. En momento de la liberigo, la 27-an de januaro 1945 en la tuta koncentreja komplekso troviĝis ĉirkaŭ 7 mil 500 malliberigitoj. En la daŭro de ĝia ekzisto, do ne plenaj kvin jaroj,  estis murditaj  tie ĉirkaŭ unu miliono cent mil virinoj, viroj kaj infanoj, en plimulto judoj, sed krome poloj, sovetaj ostaĝoj, romaoj,  reprezentantoj de pli ol 20 nacioj. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz en 1940 por malliberigi en ĝi polojn. Auschwitz II-Birkenau kreiĝis du jarojn poste fariĝante ekstermejo de judoj.  Hodiaŭ la tuta koncentreja-mortotendara komplekso  rolas kiel simbolo de la ekstermo de judoj, martirologio de poloj, sovetuniajaj militkaptitoj kaj civitanoj de la okupaciataj de la Tria Regno eŭropaj ŝtatoj. La rekta kaŭzo por la establo de la koncentrejo estis la grandiĝanta nombro de amase arestataj poloj kaj plenŝtopiĝo de la ekzistantaj malliberejoj. Ilia unua transporto venis al Aŭschwitz la 14-an de junio 1940 el malliberejo en la loko Tarnów. Komence Auschwitz estis konceptita kiel plia koncentrejo establata de germanoj kaj funkciantaj jam ekde la 30-aj jaroj. Laŭ brita historiisto Paŭl Johanson temis en la periodo 1933-1945 pri 1634 koncentrejoj kaj iliaj filioj kaj pli ol 900 laborternaroj. Sur la tereno de la konkerita kaj okupaciita Pollando germanoj establis krom koncentrejoj en  la lokoj Sztuthof kaj Płazów  ankaŭ mortotendarojn en la lokoj Chełmo, Belżec, Sobibór, Majdanek, Treblinka. Ambaŭ rolojn plenumis Auchwitz-Birkenau, kiu ekde 1942 fariĝis ankaŭ unu el la centroj por definitiva solvo de la juda problemo. Tiuj lokoj de kelka tempo estas epitetataj en okcidentaj landoj, Usono kaj en Germanio mem kiel polaj koncentrejoj. Tiujn kalumniajn asertojn kontraŭas polaj aŭtoritatoj kaj pola leĝaro. Lastatempe eksplodis vasta socia kampanjo  en la reto, pere de sociaj portaloj kontraŭ ĉi tiuj mensogaj praktikoj. En tiu kunteksto ni memorigu, ke antaŭ unu semajno, la 20-an de januaro pasis la 75-a datreveno de la konferenco en Wansee apud Berlino organizita de la Ĉefa Sekurecoficejo de la Regno (RSHA), dum kiu estis prezentita la ekstermoplano de la eŭropaj judoj. En la protokolo de la konferenco troviĝas tabelo de la landoj kaj nombro de judoj el tiuj landoj destinitaj por baldaŭa deporto kaj nenigo. Temis ne sole pri landoj tiam okupaciitaj de Germanio, sed ankaŭ neutralaj rilate Germanion kiel Hispanio, Portugalio, Svislando aŭ Svedio. Estis menciitaj landoj tiam alianciĝintaj kun la 3-a Regno inkluzive de  tiaj  satelitaj landoj kiel Kroatio, Slovakio, Hungario, Italio aŭ parto de Francio sub Vichy-registaro, estis menciitaj judoj el Britio, kiu estis en la stato de milito kontraŭ Germanion. Por ekstermo estis destinitaj laŭ tiuj planoj 11 milionoj da judoj. Laŭ profesoro Jacek Leociak el la Esplorcentro pri Ekstermo de Judoj de la Pola Sciencakademio la germana ŝtato tutece engaĝiĝis en realigon de ĉi tiu plano: la civila kaj miltista administracio, fervojo, ministerioj pri la eksteraj kaj pri la internaj aferoj, organoj de terena administracio, polico, sekurecservo, gestapo, SS.

En novembro 2005 la Ĝenerala UNO-Asembleo proklamis Internacian Memortagon pri la Viktimoj de Holakaŭsto por omaĝi la juddevenajn viktimojn, murditajn dum la 2-a mondmilito indikante kiel la omaĝtagon la 27-an de januaro. Ni tamen devas hodiaŭ memori kaj omaĝi  ĉiujn viktimojn de la koncentrejo-mortotendaro Aŭschwitz-Birkenaŭ, la plej hororiga, infera loko, kiun germanoj establis dum la 2-a mondmilito sur la pola teritorio. 

Julis Balbin:

Ĉu mi iam estis tie?

Ĉu mi iam povus imagi tion?

Ĉu mi iam kapablus trasuferi tiel?

Ĉu mi iam estus elteninta tiom?

Ĉu mi iam estus transvivinta gehenon tian?

Ĉu eble estis nura koŝmaro tia?

Ne, mi neniam estis tie…

Ne, tute ne eblas,

ke ĉio-ĉi estu vera,

ke ĉio-ĉi vere okazis tie,

en Eŭropo, en kvardekaj jaroj

de nia tiom progresinta jarcento.

El la elsendo 27.01.2017. Legas Barbara kaj Milada – 7’03”