Ludu

La 617-a E-elsendo el la 20.01.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– En nia felietono pri koninda Pollando ni parolas pri la plej longa pola rivero Wisła [visŭa], Vistulo. La Jaron de Vistulo en 2017 proklamis la pola Sejmo; ankaŭ la aŭtoritatoj de la Mazovia Vojevodio, kies ĉefa urbo estas Varsovio.
– La komenca kultura kroniko liveras informojn pri la jubileo de la operejo en Lodzo (la centra Pollando); pri la kreiĝanta portalo de Krakova Provinco dediĉita al la religiaj artverkoj de ĉi tiu regiono; pri interesa ekspozicio dediĉita al la finna arkitekturo kaj dezajno daŭranta en la varsovia Muzeo pri Historio de Polaj Judoj, kies konstruaĵo estas ankaŭ verko de finnaj arkitektoj.
– La E-komunuma segmento liveras informojn pri la preparoj al la Internacia Infana Kongreseto 2017 (http://bertosch.free.fr/iik2017/index.htm); pri la laŭvica, kroata versio de la reta kurso „Esperanto je 12 tagoj” bazita sur la zagreba metodo (http://learn.esperanto.com); pri la nunjara eldono de la usona kursaro NASK (nask.esperanto-usa.org/venonta).
Muzike akompanas nin populara pola kanto pri Vistulo kaj JoMo memoriganta la kanton „Lernu nun” el la KD JoMo Friponas eldonita de Vinilkosmo.
– La akompana foto ĉe la programinformo prezentas foton pri Vistulo el la provizoj de la Interreto.
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. – Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D