Ludu

La 607-a E-elsendo el la 16.12.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– La hodiaŭa antaŭmikrofona gasto de nia Redakcio estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães kun kiu ni interparolas pri liaj postkongresaj vizitoj en Lisbono kaj Seulo, aparte pri la preparoj al la 102-a UK atentigante ankaŭ, ke la 31-an de decembro finiĝas la unua favorpreza aliĝperiodo al la UK-2017; ĝis la 27-a de decembro eblas kandidatiĝi por ĝin partopreni dank’ al la subteno de UEA.
– Komence nia kulturkroniko informas pri ekfunkciinta laboratorio pri konservistaj laboroj, daŭriganta la sukcesan tradicion de polaj artkonservistoj. Kelkfoje ni menciis pri historiaj trovaĵoj sur la batalkampo Grunwald. Kelkaj el ili, kiel ankaŭ la aliaj el la loko ligita kun vikingoj, Truso estos konsulteblaj interrete. Tion koncernas nia sekva kulturkronika informo.
– La ĉefa E-informo venas el Pollando. Temas pri la rekreiĝinta en Pollando Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto: http://www.sejm.gov.pl/Sejm8.nsf/agent.xsp?symbol=SKLADZESP&Zesp=444. Ni informas ankaŭ pri la anoncitaj lige kun 15-a de decembro rekonoj: Esperantisto de la Jaro de „La ondo de Esperanto” kaj la novaj membroj en la Panteono de edukado.net.
– Muzike ni memorigas fragmente la kanton „Esperanto” de Max Roy Carrouges. La akompana foto al la informo pri la elsendo rilatas al la venontjara UK en Seulo, Koreio.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. Eksterelsende aŭdiĝas la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.