Ludu

La 606-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 13.12.2016:

La florkrono de la urboaŭtoritatoj de Bjalistoko omaĝe al la 157-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Lazaro Zamenhof

– La partopreno de nia Redakcio en la 17-aj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko estis la okazo inviti antaŭ nian mikrofonon la prezidanton de Bjalistoka E-Societo Przemysław Wierzbowski. Nia interparolo rilatas al la nunjara programo de la Tagoj, kaj ankaŭ i.a. al la organizota en Bjalistoko en 2017 Kongreso de Pola E-Asocio.
– La komencaj aktualaĵoj referencas unualoke al la 35-a datreveno de la proklamo de la milita stato en Pollando; ni informas krome pri nova malkovro en la sudorienta Pollando koncerne la historian salfosadon en ĉi tiu regiono.
– Per la sciencbultena informo ni dividas iom surprizajn konstatojn pri la rezultoj de la bestprotekta programo kaj proksimigas dependecon inter streso kaj diabeto.
– Niaj muzikaj citaĵoj referencas al unu el la kantoj el la milita stato en Pollando en la plenumo de Jacek Kaczmarski kaj la Zamenhofa naskiĝdatreveno. La kanton „Dankon, Zamenhof” kantas Dirce Sales.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. Ankaŭ eksterelsende estas aŭdebla interparolo kun la hodiaŭa gasto de la redakcio.