Ludu

La 603-a E-elsendo el la 02.12.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

kripetoj

Rivalantaj krakovaj kripetoj subĉiele

– Reference al la novembra Malferma Tago ni interparolas hodiaŭ denove kun Chuck Smith, kiu prelegis dum ĝi pri la plej grandaj retaj projektoj dum la lastaj 16 jaroj, kontribuintaj al la evoluo de la E-lernado kaj E-komunumo. Ni parolas krome pri sukcesa sponsora kampanjo por Amikumu.com kaj aktualaj taskoj por envivigo de la apo.
– La komenca kulturkronika segmento rilatas al la semajnfinaj eventoj en Varsovio, Krakovo kaj Katowice lige kun la adventa ornama kadro en la pola ĉefurbo, konkurso pri la krakovaj kristnaskaj kripetoj kaj minista festo Barbórka. Ni informas krome pri EMA-premio por la Muzeo pri historio de polaj judoj en Varsovio.
– En leterkesto ni dankas pro gratuloj lige kun la 600-a E-elsendo. Ni dankas al la novembraj sponsoroj kaj informas, ke tiumonate krom 9 elsendoj ni disponigis al komencantoj, lernantoj kaj progresantoj – en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo ekster la elsendo – paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn, varidaŭrajn – 14 novaĵojn, 7 kulturkronikajn kaj 6 sciencbultenajn informojn, 3 felietonojn kaj 4 sondokumentojn.
– Muzike i.a. akompanas nin Morice Benin per fragmento de sia kanto „Homa blovo” el la KD In-Sir’ eldonita de Vinilkosmo.
La kulturkronika informo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la koncerna rubriko de nia paĝo. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” estas eksterelsende aŭskultebla interparolo kun la gasto de nia Redakcio.