Ludu

La 600-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 22.11.2016:

– Ĉi-foje la interparolo kun Suso Moinhos revenigas nin al la aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano kaj pli posta ARKONES. Ni parolas pri la mezurebla valoro de tiuj ĉi studoj, liaj planoj pri fina disertaĵo kaj krome pri la rolo/valoro de la E-elsendoj de la Pola RetRadio.
– La komencaj aktualaĵoj informas pri la starpunkto de Eŭropa Komisiono rilate la malfermatajn minejojn en Pollando, pri la preferoj de poloj koncerne tiajn valorojn, kiel bona sano, feliĉo, sukcesoj kaj famo, pri la protekta programo celita al polaj cikonioj.
– La sciencbultena informo traktas la lastsemajnfinajn sukcesojn de polaj sciencistoj dum la forio Innova en Bruselo.
– Hodiaŭ ni prezentas kanzonon, kiu en la 3-a Muzika Konkurso de „Kontako” akiris la 1-an lokon. Temas pri „Jen nia viv-river’” de Barok-Projekto.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. Ankaŭ eksterelsende estas aŭdebla la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.