Ludu

La 598-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 15.11.2016:

– Hodiaŭ pasas la 100-a mortodatreveno de la pola Nobel-premiito, Henryk Sienkiewicz, pri kio i.a. ni memorigas en aktualaĵoj. En literatura segmento ni prezentas la 48-an fragmenton de lia romano „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– Alia aktualaĵo rilatas al sumigo de la unujara regado de la pola kabineto de Beata Szydło kaj la plej aktualaj donitaĵoj pri la subteno de poloj por la unuopaj politikaj partioj.
– La sciencbultenaj informoj rilatas al la plej malnovaj vivospuroj retrovitaj sur Gronlando kaj misteroj de la birda plonĝado.
– Muzike akompanas nin Mélanie Prin en la plej nova kanto de G. Drigon kaj L. Tomezzoli „Diable vigla tvisto” (https://www.youtube.com/watch?v=Z6lr3Iz7xVA&feature=youtu.be).
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia retpaĝo.