Ludu

La 596-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 08.11.2016:

– La interparolo kun Probal Dasgupta revenigas nin al la aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano kaj pli posta ARKONES, al kiuj li kontribuis per siaj lekcioj kaj prelegoj.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la prezidentigaj balotoj en Usono, sed krome ni informas pri la raportoj koncerne senlaborecon en Pollando kaj elspezojn por la porfamiliaj servoj.
– La sciencbultena informo estas pri la malkovro de polaj sciencistoj, kiuj je unu miliardo da jaroj aktualigis la informojn pri ekzisto de la ĉelkernohavaj organismoj.
– Ni informas aldone pri la daŭranta en Pollando 10-a Pianista Konkurso de Ignacy Jan Paderewski.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. Aparte aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.