Novaĵoj

Malgrandaj helikopteroj el Pollando

Enretigita de: | Sept 28, 2016 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La pola-franca produktanto de malpli grandaj helikopteroj Celier Aviation konkeras la mondajn merkatojn. Ekde momento de sia kreiĝo ĝi vendis preskaŭ 400 produktitajn de si  maŝinojn, el kiuj 95-procente al eksterlando. Enkondukinte en sian oferton novan modelon de kvara generacio Celier Aviation lokiĝis en la monda avanularo. Malgrandajn helikopterojn aĉetas jen bonstatuloj, kiuj serĉas distron kaj emociojn. La alian grupon konsistigas merkatistoj, kiuj deziras ŝpari la  trafiktempon.  Celier Aviation ofertas ankaŭ siajn maŝinojn por la profesiaj celoj i.a. al polico, limgardistaro aŭ armeaj fortoj. Ili povas servi al geodetoj kaj inĝenieroj. Dank’ al provizo per lasero kaj kameraoj je la infraruĝa radiado eblas ilin uzi por skani tubokondukilojn kaj energetikajn liniojn. Ili povas servi en agrikulturo kaj en la savkampanjoj. Kun konforma ekipaĵaro ili povas surgrundiĝi sur la akvopegulo. La  avantaĝo de la maŝinoj Celier Aviation estas,  ke ili realigas 90 procentojn de la misio de helikoptero kontraŭ 10 procentoj de la kostoj. Licenco por ilia produktado estis vendita jam al Hinda Unio. Nun la firmao surmerkatigas la kvaran generacion de siaj maŝinoj Xenon, kiu jam akiris renomon akirinte premion en Oshkosh en Usono kiel la plej bona ĉi-speca helikoptero en la mondo. Ĝi estas pli komforta kaj akiras pli bonajn atingaĵojn. Ĝia bruo estis reduktita kaj ĝi flugas pli rapide kun la uzo de malpli granda kvanto de fuelo.

El la elsendo 28.09.2016. Legas  Maciek – 1’51”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511339

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj