Ludu

La 586-a E-elsendo el la 30.09.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– La elsendon inaŭguras aktualaĵoj, en kiuj ni informas pri la sepultaj solenaĵoj de Szimon Peres en Jerusalemo kaj pri sukcesoj de Pollando dum la brusela kunsido rilate la emisiadon de karbona bioksido.
– Nia kulturkronika informo koncernas la funkciantan de dekkelkaj jaroj Muzeon de Rano, ĝian kulturan kaj klerigan programon.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri la evento de hispanaj esperantistoj lige kun la Eŭropa Tago de Lingvoj kaj UEA-konkurso por la paĝo esperanto.net.
– Fine ni prezentas sonscenon el la inaŭguro de la 32-a eldono de ARKONES en Poznano, en kies komenco la atento estis donita al la finiĝinta la 23-an de septembro aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj. Parolas prof.-ino Ilona Koutny, siajn impresojn dividas kelkaj studentoj.
La aktualaĵoj kaj kulturkronika informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. La sonscenon pri la inaŭguro de ARKONES eblas sekvi en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.