Ludu

La 585-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 28.09.2016:

– En la hodiaŭa elsendo ni ligas al la finiĝinta lastsemajne en Poznano 32-a eldono de Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES interparolante kun unu el ĝiaj ĉeforganizintoj, Tobiasz Kazimierski. Antaŭe kun Katalin Kovats ni i.a. interparolas pri la atribuita al ŝi premio de la urbo Aalen kaj ŝiaj kursoj en Poznano.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la morto de Ŝimon Perez, al furorantaj polaj malgrandaj aviadiloj, al la interesa ekspozicio de objektaj modeloj en Gliwice (la suda Pollando).
– En la scienca bulteno ni informas pri kelkaj novaj opinioj ligitaj kun obezeco.
– Muzike akompanas nin Eterne Rima per la kanzono „Kio gravas” el lia KD „Taglibro de Brutulo”
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” eksterelsende aŭdiĝas interparoloj kun niaj antaŭmikrofonaj gastoj.