Ludu

La 582-a E-elsendo el la 16.09.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– La hodiaŭa antaŭmikrofona gasto de la Redakcio estas Aleksandro Melnikov el Rusio. Dum la Baltaj E-Tagoj en Birštonas, Litovio li havis serion da prelegoj pri E-kulturo. Partoprenante la eventon ni uzis la okazon por interparoli pri lia konciza leksikono de la E-kulturo „Gvidlibro tra Esperantio”.
– La elsendon inaŭguras felietono pri la novaj t.n. Mirlokoj de Pollando, t.e. elektitaj en la plebiscito de la pola eldono de „National Geographic Traveler” novaj vizitindaj lokoj en nia lando.
– E-komunuma informo prezentas novan konkurson de ILEI kaj Familio La Torre, kiu okazos ĉiun duan jaron, la plej proksima en 2017.
– Muzike ni prezentas al vi laŭvican fojon la kantarton de Helena Melnikova, el kies KD ni elektis la kanzonon „Danco”.
Nia felietono estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la koncerna rubriko de nia paĝo. Aparte eblas aŭskulti ankaŭ interparolon kun nia antaŭmikrofona gasto.