Ludu

La 579-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 06.09.2016:

– Konforme al la antaŭanonco lige kun la trista informo pri la forpaso de prof. Reinhard Selten, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, Nobel-premiito pri ekonomiko el 1994 ni memorigas nian arkivan interparolon kun li kaj lia edzino Elzbeth. Surbendigita dum la Praga UK en 1996 ĝi ligas al liaj malkovroj pri ludoteorio, sed grandparte estas dediĉita al lia/ilia esperantisteco, lia opinio pri la rolo kaj signifo de Esperanto.
– Komencaj aktualaĵoj rilatas al komenciĝo de la nova lernojaro en Pollando kaj kelkaj ŝanĝoj en la instrusistemo, al sukceso de junaj polaj matematikistoj dum la aŭgusta 23-a Internacia Ĉampionado pri Matematikaj kaj Logikaj Ludoj en Parizo.
– La sciencbultena temo estas dediĉita al pola miniroboto nutranta sin per lumo kreita de fakuloj el la Fizika Fakultato de la Varsovia Universitato.
– Muzike ni memorigas fragmente la kanton de Jonny M. „Unuiĝu” el lia KD „Regestilo” eldonita de Vinilkosmo.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.