Ludu

La 576-a E-elsendo el la 26.08.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– La hodiaŭaj antaŭmikrofonaj gastoj de la Redakcio estas Maryvonne kaj Bruno Robineau, kiuj komence de aŭgusto vizitis Varsovion kun la celo viziti la tompon de L. Zamenhof. Siatempe ili famiĝis kiel mondvojaĝintoj, pri kio rakontas ilia libro „Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo” kiu estas aĉetebla en la libroservo de UEA. La misteron de la aludita en la interparolo biciklo Barbara klarigas la paĝo www.velo-du-bonheur.com
– La elsendon inaŭguras kulturkronikaj informoj pri valoraj dokumentoj donacitaj al la Reĝa Kastelo en Varsovio kaj pri interesa projekto de la Muzeo de Polaj Judoj ligita kun la varsovia Zamenhof-strato.
– Fine aŭdiĝas leterkesta programero.
– Andrzej Tomecki memorigas kanzonon pri la „Varŝavaj knabinoj”.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. Aparte eblas aŭskulti ankaŭ interparolon kun niaj antaŭmikrofonaj gastoj.