Ludu

La 573-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 16.08.2016:

– Denove en nia elsendo audiĝas emocioj kaj sondokumentoj ligitaj kun la antaŭnelonge finiĝinta 101-a UK de Esperanto en la slovaka Nitro. Unue ni enprogramigis la redakcian interparolon de Barbara kaj Maciek surbendigitan kelkajn horojn post la Solena Fermo, en kiu Maciek dividas kelkajn siajn impresojn pri la kongresa raporta laboro kaj kelkaj programeroj. En unu el niaj Nitraj raportoj ni interparolis kun Chuck Smih pri telegramo.org. Hodiaŭ Chuck asistas la interparolon kun Robin van der Vliet la kunadministranto de la diskutejo, kiu i.a. malkaŝas tion, kiel ellerninte la lingvon antaŭ unu jaro pere de Duolingo li nun eniris la E-komunumon.
– Komencaj mallongaj aktualaĵoj rilatas al lastlundaj eventoj en Pollando: Festo de la Polaj Armeaj Fortoj en Varsovio, solenaĵo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino en Częstochowa kaj tre sukcesa ekspozicio en Varsovio „Johano Paŭlo la 2-a. La Fontoj”, kiu logis ne sole junulojn venintajn por la Mondaj Tagoj de Junularo. – Ankaŭ sekva informo ligas al la Mondaj Tagoj de Junularo, kiam aperis „Gvidlibro tra la historio de Pollando 966-2016”. Nun ĝi estas senpage elŝutebla en naŭ lingvoj: pola, angla, hispana, franca, itala, germana, portugala, rusa kaj ukraina ĉe la adreso – http://pamiec.pl/pa/biblioteka-cyfrowa/publikacje/16251,Przewodnik-po-historii-Polski-9662016.html?search=53664
– Scienca temo gravas por personoj perdantaj la aŭdokapablon. La plej novaj malkovroj ebligos al ili estonte pli kvalitan komunikadon, pli altan vivkvaliton.
– Muzike akompanas nin fragmentoj el la merkreda postekskursa Pikniko en Nitro.
– Kelkaj aktualaĵoj kaj la sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” estas aparte aŭdeblaj nia redakcia interparolo kaj interparolo kun Robin van der Vliet kaj akompananta Chuck Smith.