Ludu

La 570-a E-elsendo el la 05.08.2016 ĉe  www.pola-retradio.org:

– Komence de la programo en la kultura kroniko ni informas pri la restaŭrado de pliaj reĝaj sarkofagoj  en la krakova Wawel-katedralo kaj pri interesa feria propono por infanoj en la urbo Kilece.
– Sekve ni referencas al la 101-a UK de Esperanto en Nitro.
– Ni informas pri la distingoj kaj premioj anoncitaj dum la Solena Fermo, t.e. Diplomoj pro la Elstara Agado kaj pro la Elstara Arta Agado, pri la rezultoj de la Oratora Konkurso kaj pri la premioj atribuitaj de la Fondaĵo-Grabowski.
– Sondokumente ni referencas al la nunjara eldono de Oratora Konkurso prezentante la kontribuojn de Arianda Garcia Gutierrez el Kubo, kiu oratorinte pri la temo „Socia Justeco” akiris la 3-an premion. Krome ni prezentas la oratoradon de Ana Maria da Costa Ribeiro el Brazilo, kiu akiris la 2-an premion pro sia prezento de la temo „Informadika socio – ŝanco je kleriĝo”.
– Nie prezentas fragmente la dumkongresan koncerton de Ĵele dankante pro la ricevitaj KD-oj por la uzo en niaj programoj.
La kulturkronikaj informoj estas aparte konsulteblaj voĉe kaj skribe en la rubriko  „Kulturkroniko”.