Ludu

La 568-a E-elsendo el la 29.07.2016

La 568-a E-elsendo el la 29.07.2016  ĉe www.pola-retradio.org retrorigardas  iom supraĵe al la eventoj de merkredo, ĵaŭdo kaj vendredo. Sondokumente ni prezentas interparolon kun d-ro Ulrich Lins pri la furoranta en la Libroservo de la 101-a UK reviziita „La danĝera lingvo”. Ni koncentriĝas pri la fontoj de lia interesiĝo pri la persekutataj E-movado kaj esperantistoj en totalismaj reĝimoj, kiel nazia Germanio kaj stalinisma Rusio. Nia laŭvica gasto estas Chuck Smith, unu el la administrantoj de telegramo.org. Dank’ al lia helpo kaj tiu de Ruben, la alia administranto,  jam instaliĝis tie la grupo Pola RetRadio.