Ludu

La 565-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 20.07.2016:

– Hodiaŭ ni renkontiĝas antaŭmikrofone kun prof. Amri Wandel, kiu proksimigas la sciencan programon de la 101-a UK en Nitro. Ni pardonpetas pro la nekontentiga sonkvalito de la skajpa sonregistro.
– Komencaj aktualaĵoj koncernas la renkontiĝojn de junaj pilgrimantoj venintaj al Pollando por la Mondaj Tagoj de Junularo; la plej lastan opinisondadon pri la rilato de poloj al eŭro; volontulan kampanjon purigi turismajn itinerojn en Tatry-montaro;
– En la Scienca Bulteno ni informas pri la pola-germana scienca premio Copernicus por la pola-germana scienca teamo;
– Muzike akompanas nin Mikaelo Bronstejn. Temas pri surbendigo el unu el liaj koncertoj dum BET-52 en Birštonas, Litovio.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Ankaŭ la interparolo kun nia gasto estas aŭskultebla aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.