La legantoj de  “National Geographic Traveler” la 6-an fojon elektis en plebiscisto 7 novajn vizitindajn lokojn, la tiel nomatajn „mirlokojn” de Pollando. La venkinto evidentiĝis  la lodza Planedario EC1, akirinte pli ol 19 procentojn de la voĉoj. Sekvis la vroclava  Hydropolis kun pli ol 11 procentoj de la voĉoj kaj  Itinero de Lignaj Preĝejoj en la regiono de Kozło en Lubuŝa vojevodio (la okcidenta Pollando) superinte 9 procentojn de la voĉoj.  La rivalado nunjare ne estis facila, ĉar en la 6-a eldono de la plebiscito oni proponis 32  lokojn el la tuta lando. Oficialaj rezultoj aperos en la oktobra numero de la revuo, eldonota la 23-an de septembro. Kiel dirite, la unuan lokon okupis la plej moderna Planedario, funkcianta en Lodzo, en la centra Pollando. Ekde la 8-a de januaro vizitis ĝin pli ol 100 mil personoj. En Eŭropo ekzistas nur unusola simila planedario en Lucerno. Sub la karakteriza kupolo kun diametro de 18 metroj troviĝas sfera ekrano kun la diametro de 14 metroj kun moderna projekcia sistemo 8K kaj sonaparataro certiganta la plej altan sonkvaliton. La lodza planedario organizas meze 40 prezentojn ĉiusemajne, plej grandan popularecon ĝuas tiuj, kiuj estas adresitaj al la lernantoj el Lodzo kaj la regiono. Faris tion en organizitaj grupoj   46 mil junuloj. Por viziti la sekvan mirlokon Hydropolis necesas direktiĝi al Vroclavo en la sudokcidenta Pollando. Dank’ al la inteligenta ekspozicio eblas kompreni la signifon de akvo en la ĉiutaga vivo,  malsuprenirante en la marprofundon, konatiĝante kun la historio de la akvoinĝenierio kaj aŭskultante fascinan rakonton pri la apero de akvo en la Kosmo. La trian lokon en la plebiscito por la plej vizitindaj lokoj de Pollando okupis itinero de lignaj preĝejoj en la regiono Kozło troviĝantaj en la lokoj Kępsk, Chlastawa, Kosieczyn en la okcidenta Pollando. Gotikaj-renesancaj preĝejetoj ravas per la harmonio de la konstrubulo, riĉaj internoj aromantaj per lakita ligno. La 23-kilometra itinero aparte estas atrakcia por biciklantoj, kiuj povas jen kaj jen halti laŭe de la vojo. Malfacilas preterpasi la 4-an mirlokon-2016 indiferente. Temas pri la Kultura-Kongresa Centro Jordanki en Toruń en la norda Pollando. Projektita de hispana arkitekto, Fernando Menis konstruaĵo en maniero efekta ligas diversajn stilojn. Jen temas pri la referencoj al la karakteriza por Toruno ruĝbrika gotiko, jen pri elementoj inspiritaj de la naturo. En ĝiaj internoj troviĝas du koncertaj salonegoj, vasta scenejo kaj konferenca infrastrukturo. Kiel laŭvica vizitinda loko estis elektita muralo rakontanta la historion de la Poznana kvartalo Śródka en la okcidenta Pollando. Sur la vivkolora muralo farita laŭ la tekniko 3D buntkolore logas malnovaj konstruaĵoj kaj rigardanto facile retrovas karakterizajn figurojn kiel principon aŭ urbotrumpetiston.La 6-a loko en la plebiscito donas la ŝancon intimi kun la naturo. En la regiono Roztocze en la orienta Pollando troviĝas malgrandaj, sed bruetaj mikroakvofaloj Szumy. Ilia historio radikas en triaso, kiam la tektonaj deformiĝoj kreis la rokajn faŭltojn. La promeno laŭe de la riveroj Tanew aŭ Jeleń senstreĉigas kaj invitas profundiĝi en ĉirkaŭajn arbarojn. La sepan kaj la lastan lokon en la nunjara plebiscito de la legantoj de  “National Geographic Traveler” okupis la Geoparko Mużakowo-Arko en la okcidenta Pollando. La iamaj fosaĵoj post la minejo de la bruna karbo plenigitaj de  akvo transformiĝis en koloririzantajn akvenojn. La promeno laŭ la 5-kilometra itinero Malnova Minejo Babina ebligas nudokule konstati, kiel la naturo reakiras la ŝanĝitan de la homo medion.Reprezentantoj de ĉiuj lokoj venkintaj en la 6-a eldono de la plebiscito por la plej vizitindaj lokoj de Pollando-2016 renkontiĝos meze de oktobro dum aparta solenaĵo kadre de la foiro World Travel Show.

El la elsendo 16.06.2016. Legas Barbara kaj Tomek