Unu el la plej grandaj atrakciaĵoj de Opole-regiono – en la sudokcidenta Pollando – kaj unu el ĝiaj plej interesaj kasteloj estas Kastelo en Moszna [moŝna]. La famon ĝi dankŝuldas al sia fabeleska aspekto. Ĝi disponas pri  365 ejoj, 99 turoj kaj turetoj. De proksime kapturniga estas riĉo de fasadaj ornamelementoj – kolonoj, ornamaj fenestrokadroj, rozetoj, kapoj, fantaziaj animaloj. La unua baroka konstruaĵo en Moszna kreiĝis en la 17-a jarcento, sed bedaŭrinde ĝi tutece forbrulis en 1898. La kastelo estis tamen rekonstruita, kompletigita per novgotika orienta alo kun oranĝujo. Malgraŭ sia nomo >kastelo< prefere temas pri palaco, ĉar la konstruaĵo ne havas defendomurojn, ĉirkaŭantan fosaĵon, ĝi havas neniujn fortresajn elementojn, fine ĝi ne kreiĝis en la mezepoko, sed en la 19-a jarcento. Ni tamen daŭre apliku la uzatan nomon.  La kastelo estas ĉirkaŭita per parko kun oftaj grupiĝoj de rododendronoj. Ilia bunta florado en aprilo kaj majo sub la nomo „Festo de Azalio” logas vizitantojn kaj turistojn, ankaŭ muzikŝatantojn pro la organizataj tie koncertoj kaj recitaloj.  Ili daŭras la tutan jaron, somere tamen la kultura oferto riĉiĝas kante je ekspozicioj, renkontiĝoj kun interesaj homoj, temeventoj, recitaloj.  Ĉiekaŭ 100-hektara parko kun panorama stilo ne havas difinitajn limojn ĉe siaj randoj ligiĝante kun la ĉirkaŭaj herbejoj kaj arbaroj. Tra ĝia centro kondukas belega tilia aleo laŭe de kiu videbliĝas francstilaj konstruaĵoj kaj nederlandeskaj kanaloj laŭ kiuj iam eblis remi per boatoj. Ĉe ĝia maldesktra flanko troviĝas lageto kun insulo, sur kiu kreskas kanadaj pinarboj. La ĉarmon kompletigas delikataj, aĵuraj pontetoj. La parka plantaro estas tre varia konsistante el dek kelkaj specioj de arboj kaj arbustoj, kelaj tre maloftaj en Pollando. Promenante eblas renkonti ruĝajn kverkojn, kaŝtanarbojn, tiliojn. Plej forte impresas la menciitaj pli frue florantaj rododendronoj. En negranda disanco disde la rezidejo en la staloj de Tiele-Winckler ekde 1948 troviĝas ĉevalbredejo de arabsangaj kaj pursangaj anglaj ĉevaloj. Eblas lerni tie la rajdadon aŭ uzi la okazon por plezuveturado somere en koĉeroj, vintre en sledveturiloj. Moszna kiel vilaĝo estis menciata jam en la mezepko, onidire ĝi apartenis al religia kavalira ordeno de Templanoj, sed poste ĝiaj posedantoj plurfoje ŝanĝiĝis. En 1866 aĉetis la rezidejon Hubert von Tiele-Winckler. La familio ne havis aristokratajn radikojn. Ĝia antaŭulo Franz Xavier Winckler en la unua duono de la 19-a jarcento estis simpla ministro, sed tre talenta. Post la lernado en Tarnowskie Góry [tarnovskie gury] li fariĝis minista estro kaj poste administranto de la minejo Maria en Miechowice [mjeĥovice]. La edziĝo al la vidvino post ĝia posedanto kaj la ekonomia talento kaŭzis, ke li fariĝis homo riĉa kaj eĉ akiris noblecon. Plian signifon la familio akiris pro la edziniĝo de filino de Franz al leŭtenanto Hubert von Tiele. Tiam ambaŭ familigoj kunigis siajn nomojn kaj blazonojn. La elkonstruita de Hubert von Tiele-Winkler kastelo fariĝis la familia rezidejo en Moszna i.a. kun la celo reliefigi la signifon de la familio kaj ĝian potencon.  La konstrulaboroj daŭris nur tri jarojn kaj tiu daŭro fariĝis rekte legendeca. Komencis cikuli anekdoto, ke la posedanto paktis kun diablo. Per tio estis klarigataj pli postaj tragikaj kaj misteraj eventoj. Nun la kastelo en Moszna estas destinita ekskluzive por turistoj kaj miloj da ili celas la >kastelon de dormanta reĝidino<. Eblas viziti ĝin kun ĉicerono en malgrandaj grupoj. La itinero kondukas i.a. tra antiveca manĝejo, blanka kaj nigraj salonoj, iama balsalonego, oranĝujo, kabineto de la grafo kaj kapelo.  Por la vizitantoj estis disponigitaj du el la plej grandaj kastelaj turoj. De ilia supro etendiĝas spirraba alirigardo al la parko kaj la panoramo de Opava-montaro. Dum bela vetero videbliĝas la ĉeha montopinto Praavo. Vizitante la internojn de la kastelo necesas streĉi la imagopovon, ĉar el ĝiaj pompaj internoj preskaŭ nenio konserviĝis. Dum la 2-a mondmilito ĝi ne estis detruita. Ĝia lasta posedanto forlasis ĝin printempo de 1945. Poste garnizonis tie rusaj militistaj trupoj. Tiam la interno estis priŝtelita kaj ruinigita kaj sur la kastela korto estis forbruligitaj ĝiaj internaj elementoj kaj la tuta arkivo de la familio Tiele-Winkler. Konserviĝis ĉefe firmaj elementoj de la internoj – kamenoj, lignaj murdekoraĵoj, plafonaj kasonoj aŭ enmasonitaj ŝrankoj de la iama biblioteko. La iaman aspekton prezentas  fotoj, laŭ kiuj eblas ekkonscii pri la pompo de la iamaj internoj. Antaŭ kelkaj jaroj la infrastrukturo de la kastelo estis ordigita kaj disponigita al vizitantoj. Viziteblaj ĉambroj denove ravas per elegantaj kaj stilaj internoj, al la konserbviĝinta mirakle objektoj aldoniĝis novaj. La kastelo invitas al sia hotelo kaj restoracio.

El la elsendo 10.06.2016. Legas Barbara  – 7’21”