Ludu

La 557-a E-elsendo el la 10.06.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nia komenca felietono kondukas nin al Opole-regiono en la sudokcidenta Pollando. Troviĝas unu el la plej fabeleskaj kasteloj, Kastelo en Moszna.
– En la komenca kultura kroniko ni informas pri du interesaj ekspozicioj en Pollando. Unu koncernas sukcenelfaraĵojn en la Muzeo de Tero, la alia prezentas la pentroarton de la itala Lombardio en la Nacia Muzeo.
– Niaj E-komunumaj informoj rilatas al la antaŭnelonga interesa E-renkontiĝo en Lorena, Brazilo kaj al la junia SAT-kongreso en E-urbo, Herzberg am Harz.
– Muzike akompanas nin Evardo Avellar en la fragmento de sia kanzono „”Tial mi kuras rapide”.
– La kulturkronikaj informoj kaj felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj: „Kulturkroniko” kaj „Felietonoj”. Vizitu nepre nian Fotogalerion !