Ludu

La 549-a E-elsendo el la 13.05.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nia hodiaŭa felietono – kiun ni memorigas el nia arkivo – rakontas pri unu el la plej malnovaj urboj en la centra Pollando Sochaczew [sohaĉef], troviĝanta proksime de Varsovio.
– Komencaj informoj rilatas al la registara raporto pri la stato de la ŝtato post la 8-jara oficado de la Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio, kaj al mobiliziĝo de Kremlo antaŭ la julia NATO-pintrenkonto.
– Komenca kultura kroniko sciigas pri la plej nova Muzeo kreiĝinta en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando), kies ĉeftrezoro estas la manuskripto de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz, konata al esperantistoj pro la genia traduko de Antoni Grabowski. Ni informas krome pri omaĝa basreliefo dediĉita al pola pentristo Józef Chełmoński [juzef ĥeŭmonski] en aprilo senvualigita en la varsovia preĝejo de S-ta Kruco.
– E-informoj rilatas al aprila lingva simpozio en Novjorko, al la lasta libro de Jules Verne (kun aludoj al Esperanto) finverkita de la kataluna verkisto Abel Montagut kaj publikigita hispanlinge, al la aprila Tago de Libro en kelkaj hispanaj urboj,
Muzike ni memorigas la kanton de „Kaj tiel plu” – „La fonto de Gandesa” el ilia unua KD eldonita de Vinilkosmo „Sojle de la klara temp’”.
Aktualaĵoj kaj la kulturktronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko: „Novaĵoj” kaj „Kulturaj informoj”.