Ludu

La 544-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 27.04.2016:

– En la literatura segmento ni prezentas la 41-an fragmenton de „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof;
– Niaj aktualaĵoj koncernas la ekonomiajn informojn el Pollando: funkciigon de naftotranskargejo en Gdansko kaj establon de la Pola Minindustria Grupo;
– En Scienca Bulteno ni prezentas la 2-an faskon de interesaj informoj pri la kapablo de animaloj antaŭsenti klimatŝanĝojn kaj naturkatastrofojn.
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Muzike ni memorigas la kanton „Tatua Papili’” el la KD de Vinilkosmo „Incialoj dc”.