Ludu

La 542-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 19.04.2016:

– En nia hodiaŭa interparolo kun Maciek Jaskot ni retrorigardas marĝene al la 57-jariĝo de la E-Redakcio de Pola Radio al la periodo, en kiu li komencis kunlaboron kaj laboron en Pola RetRadio daŭrigante ĝin nun en Pola RetRadio.
– Niaj komencaj mallongaj aktualaĵoj rilatas al la vizito de la pola prezidento Andrzej Duda en Bulgario kaj al la vizito de dana ĉefministro en Pollando;
– En informbulteno ni referencas al la pasanta hodiaŭ 73-a datreveno de la eksplodo de la insurekcio en la varsovia getto; ni sciigas krome pri la distingo por la Muzeo pri la Historio de Polaj Judoj – POLIN, pri la unuan fojon enmanigitaj premioj, al kiuj patronecas la geedza paro Antonina kaj Jan Żabiński.
– La sciencbultena informo koncernas esplorojn pri tio, kiel klimato influas la ŝanĝiĝon de kutimoj de birdospecioj eĉ en la sama lando.
La aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Ankaŭ nia interparolo estas aparte aŭskultebla en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”
Muzike akompanas nin Suzana per la kanto „Bonvenu paco” el ŝia KD „Malsato de Espero”.