En la tuta kristana mondo daŭras la t.n. Granda aŭ Sankta Semajno, en kiu ekde ĵaŭdo ĝis dimanĉo aparte oni referencas al la Pasiono de Jesuo Kristo.  Sed lokoj, en kiuj pri la Pasiono oni meditas ne sole dum la Sankta Semajno, kien pilgrimas miloj da kredantoj.  Temas pri lokoj, nomataj Kalvarioj. La historio de kalvarioj en Eŭropo radikas en la komenco de la 15-a jarcento, kiam kreiĝis sanktejaj kompleksoj, laŭ sia strukturo ligantaj al la topografio de Jerusalemo. La unua Kalvario kreiĝis en la hispana Kordobo en 1405, relative rapide ili aperis en aliaj landoj. Al Pollando tiu kutimo venis komence de la 17-a jarcento. La unua pola Kalvario, la plej fama estas  Kalwaria Zebrzydowska. Nun en Pollando estas kelkdeko da ili. Multaj havas plurjarcentan historion, aliaj estas pli novaj.   Ni mallonge referencu al kelkaj el ili,  komencante de la plej fama. Kalwaria Zebrzydowska troviĝas proksime al Wadowice. Multfoje pilgrimis al ĝi Johano Paŭlo la 2-a, ankoraŭ kiel Karol Wojtyła. La kalvario en la Kalwaria Zebrzydowska kreiĝis dank’ al la krakova vojevodo Mikołaj Zebrzydowski. Leginte libron, kiu priskribis Jerusalemon dum la epoko de Kristo, li rimarkis topografiajn similecojn inter ĝi kaj la konata al li tereno. Tiel kreiĝis Kalvaria krucovojo por kies protekto en 1600 estis venigitaj bernardenoj. Ekde la fino de la 17-a jarcento okazas tie famaj en la tuta Pollando Pasionaj Misterioj. Inter la plej famaj polaj kalvarioj menciinda estas Kalwaria Pacławska en la apudkarpatia regiono, 25 kilometrojn de Przemyśl (en la sudorienta Pollando). Kun ĝia kreiĝo estas ligita legendo. Nome  onidire Andrzej Maksymilian Fredro dum la cervoĉasado senpripense galopis en la arbarprofundon, sekvante la animalon. Kiam inter ĝiaj kornoj li ekvidis hele radiantan krucon li decidis elkonstrui tiu ĉi loke preĝejon, klostron kaj establi Kalvarion. Komence estis elkonstruita sole ligna preĝejo kaj klostro. Poste kreiĝis 40 kalvariaj kapeletoj kaj pri la tuto zorgas franciskanoj, venigitaj tien en la  1668-a jaro.  El la sama periodo devenas kelkaj aliaj  Kalvarioj. Ekzemple tiu en Wejherowo en la norda Pollando, konata kiel Kaŝubia Jerusalemo, kreiĝis dank’ al la vojevodo de Malbork, Jakub Wejhert en la jaroj 1651-1678. Kalvario en Pakość, proksime al Inowrocław en la norda Pollando, kreiĝis laŭ iniciato de Michał Działyński en la jaroj 1628-54. Proksime al Varsovio instaliĝis en 1666 Góra Kalwaria, urbo sur la plano de kruco kun 35 kapeloj. La konstruadon de kalvario en Wambierzyce en la Suda Silezio oni komencis en 1679 laŭ la iniciato de Daniel Paschazjus von Osterberg. Modifata kaj plukonstruata diversepoke nun ĝi havas 80 kapelojn. 30 kalvariaj kapeletoj kreiĝis laŭ la fondaĵo de Jerzy Adam Gaszyna en la jaroj 1700-1709 sur la monto de Sankta Anna (en la vojevodio de Opole, sudokcidente de Pollando).  La Kalvario en Krzeszów – en la sudokcidenta Pollando – estis finkonstruita en 1738. Formas ĝin 33 kapeletoj-stacioj, etendiĝantaj same sur la tereno de la tiea klostro kiel ankaŭ ĉirkaŭ la tuta vilaĝo. La Kalvario de Krzeszów distingiĝas per tio, ke ĝi troviĝas sur la ebena tereno kaj preskaŭ trimetraj skulptaĵoj estas faritaj el la sabloŝtono. Interesa estas la Varmia Kalvario elkonstruita en la jaroj 1878-1894. Ĝia iniciatinto estis loĝanta en Głotkowo Johannes Merten, kiu ekhavinte la ideon unue pilgrimis al Jerusalemo. Kiel relikvojn li kunportis ŝtonetojn el la unuopaj stacioj de la jerusalema krucovojo, kiuj estis lokitaj en ĉiu kapeleto en Głotkowo. La tereno por la Kalvario estis fosita mane de pli ol 70 mil personoj. Dum la konstruado oni klopodis fidele rekrei la jerusaleman krucovojon. Tiuj, kiuj pilgrimas al Częstochowa preĝas la krucovojon sur la remparoj de Jasna Góra (Hela Monto). Ĝi kreiĝis en la jaroj 1900-13.  Monumentecaj sokloj el grandegaj rokoj kaj polurita granito estis projektitaj de Stefan Szyller. La bronzaj figuroj estas la verko de skulptisto Pius Weloński. Kun la lastaj jaoj de la aneksoperiodo estas ligita Kalvario Wielewska en la kaŝubia lagoregiono (la norda Pollando). Ĝia ideodoninto estis pastro Józef Szydzik martire pereinta  dum la 2-a mondmilito. La laboroj pri tiuloka Kalvario finiĝis jam en libera Pollando, post la 1918-a jaro. Alia menciinda kalvario estas Kalvario Tokarska sur la deklivo de monto Urbania, troviĝanta 50 kilometrojn for de Krakovo en la suda Pollando. Ĝiaj objektoj estas enkomponitaj en la naturan montaran kaj arbaran panoramon. La kreinto de ĉiuj kapeletoj kaj skulptaĵoj, kreigintaj en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento estas la pola artisto, Józef Wrona. Al la plej novaj Kalvarioj kalkuliĝas tiu en Licheń en la poznana regiono. Temas pri 25-metra artefarita altaĵo en kiu estis enkomponita labirinto de vojoj, vojetoj, kapeloj, skulptaĵoj ligitaj kun la Pasiono. Kronas ĝin 3-metra Golgoto sur kiu estas lokita alta kverka kruco kun la subaj figuroj de la Dipatrino kaj Sankta Johano. Unu el la plej novaj Golgotoj troviĝas en la vilaĝo Kałków en la suda Pollando. Elkonstruita lime de la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento estis konceptita kiel la 12-a stacio de la Krucovojo.  Formas ĝin monumenteca konstruaĵo el ŝtono kaj betono kun pli ol 30 internaj kapeloj. Ĝi altas 33 metrojn kaj sur ĝia pinto troviĝas 15-metra kverka kruco.  Sur la frontono de la okcidenta muro de Golgoto videbliĝas 25 blankaj agloj en la formo de la blazono de Pollando el diversaj periodoj de ĝia historio. Troviĝas tie kapeloj dediĉitaj al la Varsovia Insurekcio, pastro Jerzy Popiełuszko, Maksymilian Kolbe kaj lia Auschwitz-martireco, kapeletoj omaĝantaj Katyń-krimon, la tragedion de la minejo Wujek kaj  de la minejo Jastrzębie. Eĉ se polaj kalvarioj estas multaj, ne ĉiuj povas al. ili pilgrimi. En la lastaj jaroj ĉiam pli populara formo de la Grandsemajna pieco estas publikaj Krucovojoj sur la stratoj de la polaj urboj. Tradicie ili okazas ankaŭ en Varsovio. La nunjaran centrakrucan vojon en Varsovio, post la Pasiona Liturgio,  de antaŭ la akademia preĝejo de sankta Anna, gvidis kardinalo Kazimierz Nycz.

El la elsendo 25.03.2016. Legas Tomek kaj Barbara- 8’12”