Ludu

La 535-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 25.03.2016:

– La tradicioj de la Sankta Semajno, de la Sankta Vendredo en Pollando estas vivaj. Nia felietono pri koninda Pollando rakontas laŭ iom historia kronologio pri la kreiĝo de kelkaj t.n. kalvarioj, en kiuj oni aparte meditas pri la Pasiono;
– Komence ni prezentas mallongajn aktualaĵojn ligitajn kun la mardaj islamistaj atencoj en Bruselo kaj la plano envivigi inter la uniaj landoj i.a. pasaĝerlistojn;
– La ĉi-semajna kulturkroniko informas pri la karesmaj tradicioj en muziko, kiu aranĝo inaŭguris la artan sezonon en Szczecin (la nord-okcidenta Pollando); pri la Pasiono en la survitra pentroarto de Janina Walczak-Budzicz rigardebla en Varsovio;
– La E-movada segmento alportas informojn pri literaturaj konkursoj, tiu de UEA kaj de bulgara Razgrad; pri maja evento en la pola Vroclavo (la sudokcidenta Pollando);
La elsendon muzike akompanas polaj popolaj karesmaj kantoj, fratulino Ismena Żak kaj Paŭlo Moĵajev, en kies plenumo ni aŭdas kanton el la rokopero „Jesuo Kristo Superstelulo”: La kapojn regas paradiz’ el lia KD „Pluke-traduke”.
La komencaj aktualaĵoj, la kulturktronikaj informoj kaj la felietono estas parelele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj „Novaĵoj”, „Kulturkroniko” kaj „Felietonoj”.