Ludu

La 534-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 22.03.2016:

– En la literatura segmento de la programo ni prezentas la 38-an fragmenton de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– La ĉefinformo de nia novaĵbulteno rilatas al la hodiaŭaj teroristaj atencoj en Bruselo; ni informas krome pri la historia vizito de Barack Obama en Kubo kaj pri la prilaborata en Pollando leĝo kontraŭ la malŝparado de nutraĵoj, kiuj povas servi ankoraŭ al homoj mizeraj kaj bezonantaj.
– La sciencbultenaj temoj traktas pri novaj megalitoj retrovitaj en Pollando kaj pri impona akvario en la Gdanska Politekniko servonta ankaŭ por sciencaj esploroj.
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.