Ludu

La 530-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 08.03.2016:

– En interparolo kun Maciej Jaskot ni donas la atenton al la nunjara eldono de la konkurso pri la hispana lingvo celita al mezlernejanoj, la t.n. Hispana Olimpiko.
– La hodiaŭa novaĵbulteno enhavas informojn pri la lastlunda pintrenkonto en Bruselo, kies celo estis solvi la enmigradproblemon en Eŭropo; pri la decido limiganta por kelkaj jaroj grundspezojn en Pollando, pri la Eŭropa Tago de Justuloj (06.03), pri la komenciĝinta 5-a sezono de la bicikla lusistemo en Varsovio “Veturilo”.
– La sciencbultena temo rilatas al la envivigita programo en la Varsovia Universitato, savonta la vilamovican lingvon.
“La Cikadan Lambadon” de Gilbert Drigon kaj Loreznzo Tomezzoli en la plenumo de Mélanie Prin ni dediĉas al ĉiuj aŭskultantinoj lige kun kun la pasanta Internacia Virina Tago (https://www.youtube.com/watch?v=3MOVkrLt-gk).
La aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Aparte estas ankaŭ aŭskultebla interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.