Novaĵoj

La porfamilia monhelpo 500+ fone de la ĝisnunaj uniaj donitaĵoj

Enretigita de: | Feb 23, 2016 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Kiel ni informis pasintsemajne la pola Sejmo per decida plimulto akceptis leĝon favore al pola familio. Ĝiaj ĉefaj premisoj estas la 500-zlota subvencio (pli ol 100-eŭra) por la dua kaj ĉiu laŭvica infano monate (kaj en pli mizeraj familioj ankaŭ por la unua infano).

La leĝon subskribis prezidento Andrzej Duda.  Ĝi ekvalidos la 1-an de aprilo 2016. Ĝis nun Pollando troviĝis en la vosto de la Eŭropa Unio laŭ la vidpunkto de la porfamilia politiko. Laŭ la raporto „Impostaj favoroj kaj porfamilia helpo en la Eŭropa Unio” publikigita fine de 2015 la suma subteno de la pola ŝtato por familio kun du infanoj egalis al 530 eŭroj jare. La meza unia indico egalas al 2347 eŭroj. Pollando laŭ ĉi tiu konsidero okupis la 24-an lokon. La plej bona situacio regas en Luksemburgio, kie familio ricevas 9264 eŭrojn, Francio – kun 6772 eŭroj, Germanio – kun 4843 eŭroj. La raporto konsideris ankaŭ enspezan impostofavoron por unu infano. En Germanio ĝi egalas al 7 mil eŭroj, en Slovenio al 2437 eŭroj, en Hispanio al 2400 eŭroj, en Kroatio al 2052 eŭroj. En parto de la uniaj landoj la porinfanaj favoroj estas kalkulataj de imposta kvoto. En Italio eblas forkalkuli 950 eŭrojn, en Ĉeĥio 494-627 eŭrojn, en Portugalio 325 eŭrojn, en Pollando 265-643 eŭrojn. La meza fekundecindico en la Unio egalas al 1,55. Pli ol la meza estas en Francio, kie ĝi egalas al 1, 99; en Irlando – 1,96; Svedio – 1,89 kaj Britio – 1,83. Pollando kun fekundecindiko 1,29 troviĝas sur ja tria loko de la fino. Laŭ la ekspertoj la programo Familio 500+ stimulos la konsumadon kaj en la pli longa perspektivo kaŭzos, ke en la daŭro de 10 jaroj la nombro de polaj infanoj kreskos je 300 mil.

El la elsendo 23.02.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 2’56”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511536

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj