Novaĵoj

La 2016a jaro dediĉita al marĉoj en la Nacia Parko de Biebrza-rivero

Enretigita de: | Feb 26, 2016 | Novaĵoj | Skribu komenton.

 La 2016-a jaro en la Nacia Parko de Biebrza-rivero protektanta konatajn kaj valorajn humidajn terenojn estas dediĉita al marĉoj. La Parko pretigis edukeventojn pri la signifo de marĉoj, ĝi ankaŭ realigas projektojn, kies sekvo estos pli bona utiligo de akvo en la medio. La tieaj marĉoj apartenas al la plej konataj en Eŭropo kaj en la mondo. La Nacia Parko de Biebrza-rivero estas la plej granda nacia parko en Pollando kaj ekde 1995 troviĝas sur la listo de internacia Ramsar-Konvencio pri la protekto de akvo-kotaj terenoj. Ĉiujare en la datreveno de la konvencio, la 2-an de februaro estas solenata Monda Tago de Marĉoj. La nunjara okazos sub la devizo „Nia estonteco dependas de marĉoj: ekvilibra evoluo”. La Parko preparis plurajn porokazajn aranĝojn. La humidaj terenoj, ofte subtaksataj kaj konsiderataj kiel nefekundaĵoj havas ŝlosilan signifon por la vivo sur la planedo kaj plenumas fundamentan rolon por homo kaj ĝia aktivado. Marĉaj terenoj retenas akvon tiel antaŭmalhelpante inundojn kaj sekajn periodojn, ili rolas en la purigado de akvo.  Krome marĉaj terenoj absorbas pli da dikarbonoksido ol arbaroj. Sur la  tereno de la pola parko vivas pli da specioj ol en la aliaj ekosistemoj. La valo de Biebrza-rivero rolas kiel la eŭropa rifuĝejo de maloftaj specioj de la akvokotaj birdoj,  kiel akvokanbirdo (Acrocephalus), granda galinago, tetro, marĉostrigo aŭ granda kriaglo.  Laŭ la donitaĵoj de la Parko la marĉaj terenoj en Pollando okupas 14 procentojn de la landa surfaco.

El la elsendo 26.02.2016. Legas Tomek – 1’47”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521389

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj