Novaĵoj

Kontraŭ malveraj vortumoj

Enretigita de: | Feb 23, 2016 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Kunlabore kun la Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau kreiĝis komputila programo Remember malkovranta en tekstoj mensogajn vortumojn: “polaj mortotendaroj” aŭ “polaj koncentrejoj”.

Pollando de jaroj reagas kontraŭ ĉi tiuj kalumniaj vortuzoj, kiuj jen kaj jen aperas en gazetaro de la tuta mondo. La programo Remember malkaŝas en komputilaj tekstoj tiajn vortumojn samtempe proponante ĝustajn historiajn difinojn, kiel “naziaj mortotendaroj” aŭ “germanaj koncentrejoj sur la tereno de okupaciata Pollando”. Post la analizo de donitaĵoj, kiu kaj kie aplikis la vortumon “polaj mortotendaroj” evidentiĝis, ke plej ofte faras tion ĵurnalistoj. Ofte tiuj eraroj sekvas el hasto kaj sciomanko. Tio inspiris la kreiĝon de Remember. La aplikaĵo kunlaboras kun Microsoft Word en Windos kaj kun programoj utiligantaj sisteman vortaron en komputiloj kun la sistemo OS X. Aktuale ĝi malkovras la kalumniajn vortumojn en 16 lingvoj. Daŭras la laboroj pri aldono de laŭvicaj lingvoversioj. Kiel informis la direktoro de la Muzeo Auschwitz-Birkenau dr-ro Piotr Cywiński lige kun la 71-a datreveno de la liberigo de la germana nazia koncentrejo Auschwitz la korektanta aplikaĵo estas transdonita al ĉiuj akreditigitaj ĉe la datrevenaj eventoj ĵurnalistoj. Ĝi estas proponata ankaŭ al redakcioj, institucioj, lernejoj en la tuta mondo.

El la elsendo 23.02.2016. Legas Krystyna kaj Maciek – 1’37”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0525078

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj