Ludu

La 523-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 12.02.2016:

– La gasto de la hodiaŭa programo estas KKS, Clay Magalhães kun kiu ni interparolas pri aktualaĵoj kaj laboroj ĉirkaŭ la nunjara UK en la slovaka Nitro. La plej grava informo estas, ke tre baldaŭ estos disponigita la Dua Bulteno.
– La komenca kulturkroniko informas pri la 2-a eldono de la karesma festivalo en Pollando kun interesaj gvidideoj kaj riĉa programo direktita ne nur al plenkreskuloj, sed ankaŭ al infanoj. Ni informas antaŭe pri la ĵus proklamita leĝo subtenonta la polajn infanhavajn familiojn.
– Hodiaŭ ni proponas aŭskulti felietonon el nia arkivo pri unu el la vzitindaj lokoj en Pollando – Kwidzyń.
La komenca aktualaĵo el Pollando kaj la kulturktronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Kulturkroniko”. Same la interparolo kun KKS aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.