Ludu

 La 522-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org:

– En la sondokumento el la Lilla UK ni prezentas laŭvican Aŭtoran Duonhoron. Ĉi-foje Nicola Ruggiero prezentas la lastan eldonaĵon de Akademio Literatura de Esperanto aperigitan okaze de la kongreso;
– La komencaj aktualaĵoj koncernas planon elkonstrui submaran fervojan tunelon inter Finnlando kaj Estonio; la raporton de Global Financial Integrity pri landoj ekspluatataj de la eksterlanda kapitalo; distingitojn per la titolo >Populariganto de la scienco 2015<. Temo el la pola gazetaro koncernas eksporton de polaj mebloj eksterlanden.
– En la scienbultena informo ni parolas pri porsocia konduto de hundoj en la propra, hunda medio.
– Muzike akompanas nin „Eterne Rima” per la kanzono „Pri tio mi parolas” el la KD „Taglibro de Brutulo” en 2012 eldonita de Vinilkosmo.
La aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.