Ludu

En la 518-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni daŭrigas ciklon de antaŭmikrofonaj renkontiĝoj kun nia kolego, d-ro Maciej Jaskot. Ĉi-foje temas pri la aŭdata lingvo en la lernado de fremdaj lingvoj. Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al la plej nova raporto de la organizaĵo „Opern Doors” pri la kreskanta persekutado de kristanoj en la mondo kaj pri la mizero en EU laŭ la donitaĵoj de 2015. Ni sekve informas pri la morgaŭ pasonta 71-a datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo sur la pola teritorio Auschwitz II-Birkenau. Tiukuntekse ni memorigas, pri la itala edukprogramo pri la ekstermo de judoj. La nunsemajna sciencbultena  temo rilatas al la rolo de muziko en la eduko de infanoj komencante jam de la antaŭakuŝa periodo. Komencaj informoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia paĝo >Novaĵoj< kaj >Sciencaj Informoj<. La interparolo kun Maciej Jaskot estas aŭdebla aparte en la rubriko >Antaŭ la mikrofono<.