Ludu

„Vivis • Vojaĝis • Verkis”, esearo omaĝe al Vasilij Eroseko, 1890-1952 eldonita  de la japana Komitato por Celebri la 125-jaran Jubileon de Eroŝenko estas la temo de la literatura segmento en la 516-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Mallongaj aktualaĵoj komence rilatas al la nunsemajnaj vizitoj de polaj politikistoj en Bruselo. Sekve ni informas pri nova flugkonekto de la pola LOT al Azio kaj pri tio, ke la varsovia Chopin-flughaveno aldoniĝis al la t.n. senbruaj aerodromoj. Niaj sciencbultenaj informoj konsideras la demandon – kiam la tempo lamas kaj kiam ĝi akcelas. Muzike akompanas nin per la kanzono „Virtuala tango” Mariusz Domaszewicz. Komencaj informoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia paĝo >Novaĵoj< kaj >Sciencaj Informoj<. La artikolo pri la esearo omaĝe al. Eroŝenko estas voĉe kaj skribe konsultebla en la rubriko „Felietonoj”.