Ludu

La 508-a E-elsendo el Varsovio aŭdiĝanta ĉe www.pola-retradio.org enhavas laŭvican fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis”en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komence la aktualaĵoj koncernas sekurecon de la pola orienta limo, la deziron de laŭvica eŭropa lando, ke ne estu permesite publike vesti burĥojn kaj la rekordan nunjare antaŭkristnaskan socian kampanjon „Nobla pakaĵo”. La temo de nia scienca bulteno rilatas al spuroj de la patrina fumado dum gravedeco, kiujn eblas konstati en la sango de infanoj. Komencaj informoj kaj sciencbultena temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia paĝo Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Muzike akompanas nin Ĵele per la kanzono „Nur ĝojo” el la KD „Sentokaoso”.