Ludu

En la 506-a E-elsendo aŭdiĝanta dum Zamenhof-Tago 2015 estas prezentitaj kelkaj informoj kun ĝi ligitaj, kiel anonco de Esperantisto de la Jaro fare de „Ondo de Esperanto”, kiu fariĝis usona esperantisto Chuck Smith, kiel 12 novaj membroj de Panteono de edukado.net. Lige kun la Tago solenata kiel Tago de E-libro ni memorigas du adresojn: http://katalogo.uea.org kaj http://esperanto-sumoo.pl. Kun la hodiaŭa tago ligiĝas nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun Jorma Ahomäki el Finnlando marĝene de la romano „Sep fratoj” de Aleksis Kivi. Niaj aktualaĵoj rilatas al reago je kalumniaj vortoj de Martin Schulz pri Pollando kaj la klimata konferenco en Parizo. La sciencbultenaj informoj koncernas la neforgeseblecon de la unua lernita lingvo kaj ligon inter televidrigardado kaj mensa dispozicio. Komencaj informoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia paĝo Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono.