Ludu

La kulturaj informoj komence de la 503-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org rilatas al interesa ekspozicio en Gdansko „Peko” kaj al la finlaboroj pri Muzeo omaĝanta polojn savantajn judojn dum la 2-a mondmilito. Niaj E-komunumaj informoj referencas al la partopreno de UEA-reprezentanto en la konferenco de lingvotestistoj ALTE en la itala Perugia. Ni memorigas reference al la GK de UEA la figuron de la elstara kroata esperantistino, Honora Membro de UEA, Lucija Borčić. Fine aŭdiĝas Leterkesto. Hodiaŭ muzike akompanas nin Mourice Benin per sia kanto „Al feliĉ’” el la KD In-Spir’ eldonita de Vinilkosmo. La tekstoj de la kulturaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko „Novaĵoj”.