Ludu

En la 496-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org post la somera-aŭtuna paŭzo ni denove renkontiĝas kun nia redakcia kolego, dr-o Maciej Jaskot, kiu rakontas pri kelkaj lastatempaj eventoj ligitaj kun lia laboro. Komence ni proponas aktualaĵojn kun informoj pri la konsistopropono de la nova pola regsitaro, kiujn prezentis la venka partio Juro kaj Justeco. La sekva informo rilatas al la morgaŭa nacia festo, la 97-a datreveno de la reakiro de sendependeco de Pollando. En la sciencbultena temo ni informas pri esploroj koncerne la efikadon de ruĝa lumo je cikatriĝado de vundoj. La komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Aktualaĵoj. Tio koncernas same la sciencbultenan temon, kiu aperas skribe kaj sondokumente en la rubriko Sciencaj Informoj. Muzike – en la nunaj iom grizaj aŭtunaj tagoj – varmajn ritmojn de Tango de Amo reproponas Mélanie Prin el Francio.