La ĉiujaran tempon de la memoro kaj enpensiĝo pri la forpasintoj, ligitan kun la Tagoj de Ĉiuj Sanktuloj kaj Mortintoj akompanas nunjare sunplena, varmeta vetero. Amasvendejoj, florkioskoj kaj aparte ĉetombejaj florbutikoj abundas per florpotoj  kaj torĉoj. Kaj tio ĉi kun la kolorbunto de la aŭtunaj – ankoraŭ folihavaj – arboj forprenas la funebran emfazon de la tagoj. La pensoj pri morto akompanis homojn de la plej longa tempo. Sed kun la tempopaso, kun la homa maturiĝado kaj ĉiam pli riĉa kultura vivo firmiĝadis la konvinko, ke eblas morton supervenki, ke eblas atingi senmortecon kreante firmajn verkojn, kiuj servos al sekvaj generacioj. La citaĵo el la romia lirikisto Horaco „Non omnis moriar” (ne plene mi forpasos) dum jarcentoj eĥas en la verkoj de aliaj poetoj, ankaŭ polaj. Rajtas ilin ripeti ankaŭ ĉiuj kreantoj de la scienco, inventintoj, konstruantoj, ĉiuj ĉi kies ideoj nutras nian intelektan vivon aŭ kies verkoj servas kaj longe servos al aliaj generacioj. Ĝenerala estas la konvinko, ke oni ne mortas ĝis kiam estas iu, kiu flegas la memoron. Sed ankaŭ la bezono de memoro nedisigeble ligiĝas kun la enpensiĝo pri la morto, do verdire en la nunaj tagoj ni ĉiuj, multaj el ni partoprenas komunan misteron de la Memoro. En Pollando okaze de la Festotagoj al la tombejoj oni celas amase. Kaj por viziti la tombojn de proksimuloj, sed ankaŭ por flamigi torĉon ĉe ies forgestita tombo, ne plu flegita, senflora. Plurfoje en niaj elsendoj ni parolis pri la plej famaj polaj nekropoloj, Powązki, Bródno kaj aliaj. Sed nunjare mi proponas komunan enpaŝon en la Tombejon de la Varsoviaj Insurgentoj ĉe la strato Wolska. Temas pri la plej granda en Eŭropo milittombejo, inaŭgurita la 25-an de novembro 1945 kun la celo enterigi personojn el la provizoraj amastombejoj kreitaj sur la stratoj kaj placoj de Varsovio, personoj pereintaj dum la Insurekcio 1944. La unuaj entombigoj sur la tereno de la Tombejo de la Varsoviaj Insurgentoj okazis en novembro 1945 kaj daŭris ĝis la komenco de la 50-aj jaroj. La plej granda sepulta solenaĵo okazis la 6-an de aŭgusto 1946, kiam oni venigis ĉi tien kvin kaj duonan tunojn da cindroj en 117 ĉerkoj de homoj murditaj kaj bruligitaj en la unuaj tagoj de la Varsovia Insurekcio sur la tereno de Ĝenerala Inspektoraro de la Armeaj Fortoj, en Gestapo-sidejo, en Wola-kvartalo mem, interalie dum la eksterma kampanjo de la kvartaloloĝantoj difinata kiel la hombuĉo de Wola-kvartalo. 80-procente temas pri civiluloj, en plimulto entombigitaj anonime. La malfavora sinteno de la komunistaj autoritatoj kaŭzis, ke dum jardekoj oficiale nenion oni sciis pri la ekzisto de ĉi tiu nekropolo, ne okazis en ĝi datrevenaj solenaĵoj kaj la tombejo estis en senzorga stato. Estis malpermesite meti tomboŝtonojn pretekste de planataj ordigaj laboroj. Verdire en la Tombejo de Varsoviaj Insurgentoj estas malmultaj individuaj tomboj. La homaj restaĵoj estis enterigitaj en 177 komunaj tomboj kaj en kurgano, kiu laŭ pritakso enhavas ĉ. 12 mil tunojn da cindroj,  kio ekvivalentas al ĉ. 50 mil personoj. En aŭgusto nunjare en la Tombejo de la Varsoviaj Insurgentoj  estis organizita eksterordinara ekspozicio „Ni konservu ilin en la memoro” dank’ al la laboro de la Muzeo de la Varsovia Insurekcio. Ĝi ekde la komenco de sia funkciado kolektas ĉiajn informojn kaj dokumentojn same pri la insurgentoj mem kiel ankaŭ pri la ekstermataj varsovianoj. La menciita ekspozicio (ĉirkaŭpreninta preskaŭ 60 mil nomojn) estis frukto de la 8-jara laboro, sed kiel substrekis Jan Ołdakowski,  la direktoro de la Muzeo ĝi ne kronas, sed signifas novan komencon en la muzeaj laboroj. Ĉe tiu etapo ne plu sufiĉas dokumentoj, oficialaj fontoj. Apartan rolon komencas ludi la familiaj memoro kaj arkivoj por identigi la laŭvicajn civilajn viktimojn de la Varsovia Inusrekcio. Ili helpis senigi je anonimeco milojn da varsovianoj pereintaj en tiu periodo. Ankaŭ  mia familio post pli ol 50 jaroj sukcesis identigi inter la civilaj viktimoj de la insurekcio niajn familimembrojn. Eĉ se en komunaj tomboj ili ne reestas forgesitaj. Por ni vivantoj kun ĉiu jaro multiĝas tomboj ĉe kiuj ni haltas por rememori, enpensiĝi, preĝi. Ĉiam pli ofte ni travivas doloron poretere adiaŭi tiujn, kiujn ni amis, admiris, respektis. Pensante en la plej proksimaj tagoj pri la forpasintaj familianoj, proksimuloj, konatoj, amikoj ni ne forgesas per kora memoro ĉirkaŭpreni ankaŭ ĉiujn forpasintajn geaŭskultantojn de la iamaj, sed ja ankaŭ nunaj E-elsendoj el Varsovio.

El la elsendo 30.10.2015. Legas Barbara