Ludu

En la 493-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org gastas la prezidanto de la Nitra LKK, Peter Baláž, kun kiu ni interparolas pri la pasintsemajna kunsido de LKK de la 101-a UK en Nitro. La komenca kulturkronika informo rilatas al la ĵus inaugurita en Varsovio ekspozicio de pentristoj kreantaj laŭ la paŝteltekniko. La nunsemajna felietono estas dediĉita al la proksimiĝanta Tago de Mortintoj. Audiĝas raporto pri la okazinta en Katalunio Semajno de Kulturo kaj Tekniko. La kulturkronika informo kaj la felietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun LKK-prezidanto estas aŭskultebla eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.