Ludu

Komence de la 492-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org audiĝas aktualaĵoj pri la lastdimanĉaj balotoj en Pollando. Ni informas ankaŭ pri nova centro en Pollando, kie eblas studi la ĉinan lingvon kaj subiĝi al ŝtata ekzameno pri ĝi. La sciencbultena informo koncernas la sciencistajn laborojn, kiuj konfirmas, ke bestoj kapablas antaŭsenti danĝerajn situaciojn, katastrofojn. Nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidanto de Slovaka E-Federacio, Stano Marček kun kiu ni interparolas pri ĝi en la kunteksto de la 101-a UK en Nitro. Muzike akompanas nin la slovaka (ne plu ekzistanta) kantgrupo TEAM kaj slovaka popola kanto el la KD „Kantoj de l’popolo”. Aktualaĵoj kaj la scienca informo estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Ankaŭ la interparolo kun nia gasto estas aŭskultebla aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.